Videosesio Kaj Tiel Plu - Surplacen venu vi - vinilkosmo


https://www.youtube.com/watch?v=AzarHjXYmQM

Video de Kaj Tiel Plu en la studio de Vinilkosmo / la Trappe..... La disko estas akirebla ĉe http://www.vinilkosmo.com kaj elŝutebla laŭ mp3 aŭ ogg formatoj en http://www.vinilkosmo-mp3.com Ankaŭ eblas jam elŝuti altkvalitan version de la tuta video. Jen eta raporto registrita dum la muzikistoj de Kaj Tiel Plu finpretigis sian trian diskon en la studio de Vinilkosmo. En tiu sepminuta filmeto, kajtielpluanoj prezentas sian trian albumon, la historion de la bando kaj la spertojn de la diversaj muzikistoj. La video ankaŭ montras la laboron de la grupo, ĝian etoson kaj la kunvivadon de la muzikistoj en la studio, dum la vojaĝoj kaj en la koncertoj.