Esperanto - La filmo de Dominique Gautier (Varb-anonco)


https://www.youtube.com/watch?v=UsoMhriHHBg

La de jam longe atendita filmo ESPERANTO produktita de la Eldon-Fako de SAT ĵus aperis sur DVD, kaj estas disponebla ĉe Vinilkosmo. Ĉi tiu filmo, de la reĝisoro Dominique Gautier, proponas vojaĝon tra la mondo, renkonte al la historio de la lingvo Esperanto, al ĝia strukturo kaj al ĝiaj hodiaŭaj parolantoj. Kaptitaj en la divereco de siaj aktivaĵoj kaj vidpunktoj, la vortoj de tiuj lingvouzantoj interpleksiĝas rivelante pecon post peco kiel konkretiĝas ĉiutage la utopio de ties iniciatinto, Ludoviko Zamenhof. Mendu la DVD-on ĉi tie: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkdvd2&lng=e