Manola Moreno


https://www.youtube.com/watch?v=4hKTLKN3SoY

KISTV-Historio: Manola Moreno
La 5an de oktobro 2010 Manola Moreno forpasis en la okcitana urbeto Dònavila, apud Tuluzo. Ŝi estis rifuĝinta tie post la hispana civila milito kune kun sia edzo Alfonso Martorell. Tie naskiĝis iliaj filoj Liberto, Floréal kaj Jasmin.
Manola Moreno, kun sia familio, fuĝis norden el la kataluna urbo Reus, piede sub pafoj kaj bombatakoj. Post kelkaj jaroj en koncentrejo, la patro estis forportita en nazia koncentrejo en Germanio, la frato fuĝis al Meksikio kaj ŝi estis reportita el Brieg (Bretonio) al Reus.
La skipo de KIS-TV vizitis ŝin kaj ŝian filon Liberto en ilia domo en Dònavila. En tiu ĉi filmeto Manola Moreno rakontas al ni, kiel ŝi re-fuĝis el Reus al Okcitanio tra Andoro por renkonti sian edzon.