Movado aŭ kulturo? La ideologia bazo de la Esperanto-poezio


https://www.youtube.com/watch?v=v0K05ranQnM

Prelego de Humphrey Tonkin en la Internacia Kongresa Universitato de la 97-a UK en Hanojo la 31-an de julio 2012. Oni povas prave nomi la poemojn de Zamenhof movadaj poemoj, verkitaj por instigi la fruajn esperantistojn labori por la lingvo, aŭ por esplori la komplikajn sentojn de la aŭtoro de Esperanto fronte al la verko, kiun ni nomas Esperanto. Li tiel fondis longan tradicion de verkoj pri Esperanto kaj la Esperanto-movado -- ofte (sed ne ĉiam) verkitaj de t.n. poetoj kun pli da entuziasmo ol poezia talento. Tute nature, la korifeoj de la Esperanto-literaturo deklaris sian literaturon matura ĝuste tiam kiam ĝi komencis superi tiujn temajn limigojn kaj esplori aliajn dimensiojn de la homa vivo ne nepre ligitajn al la laboro por la Internacia Lingvo. Tamen, poeziaj esploroj pri la situacio de laboranto por Esperanto daŭras -- nun ofte maskataj malantaŭ aliaj temoj. Se la hodiaŭa Esperanto-kulturo jam akiris la diversecon kaj buntecon de la nacilingvaj kulturoj, ĝi ne perdis sian ideologian bazon. En tiu ĉi prelego ni pluesploros tiun ideologian bazon de la Esperanto-poezio.