Skaja boatkanto


https://www.youtube.com/watch?v=lbP6sDYc2mo

"Skye Boat Song" (Skaja boatkanto), tradicia skota kanto tradukita al Esperanto. Flugu boat' kiel bird' al la fon', krias la maristar'; jen la junul' destinita por tron' celas al Skaj' trans mar'. Hurlas ondar', fajfas la nord', krakas la tondrobru'; malamikar' staras ĉe l' bord', sekvi ne riskos plu. Brulis hejmar', kaj en esting' disas lojala arme'; antaŭ ol glav' fridos en ing', Karlo jam venos re. (Traduko: William Auld | Kantisto: John Douglas | Albumo: Popolkantoj el 16 landoj)

(Por pli da muziko, abonu al Vinilkosmo)