La Esperanto revuo Femina


https://www.youtube.com/watch?v=bWvM96MfTlU

Femina estas socikultura revuo en Esperanto, ne nur por virinoj laŭ la subtitolo. Fondita de Feminisma Esperanta Movado la unua numero aperis en marto 2005 kaj ekde tiam regule la revuo aperas ĉiun trian monaton. Ekde 2006 ĉefredaktas Perla Martinelli. Ĝi estas eldonita de la Kooperativo de Literatura Foiro. Feminismo situas ene de la ideologio laŭ kiu ĉiuj homaj estuloj estas egalrajtaj sen distingo pri sekso, etno, religio aŭ kredo.