Robototekniko en kosmo


https://www.youtube.com/watch?v=OHCtmVefxGg

Kosmaj robotoj - kiaj ili estas? Plej ofte tio estas aŭtonomaj aŭ teleregataj aparatoj sur surfaco de planedoj kaj satelitoj. La 3-an de januaro 2019 ĉina aŭtomata aparato mole surgrundiĝis sur la reversan flankon de la Luno. Ekde nun, ĉi tiu malmulte esplorita regiono estiĝos ne tiom malhela - la aparato jam sendis la unuajn fotojn. Robototekniko venas ankaŭ en la profundan kosmon. La 26-an de novembro 2018 sukcese surmarsiĝis nova esplor-aparato. Ĉi tiu aparato estas nemoviĝebla - ĝi ne kapablas veturi, kiel ĝiaj antaŭuloj. Ĝia celo estas esplorado de profundaj tavoloj de la grundo. Sismografo, termometro kaj aliaj instrumentoj penetros je 5 metroj. Tio donos novajn informojn pri la strukturo de Marso.