https://www.youtube.com/watch?v=yqGk5okHEro

Esplorado de la luno havas nuntempe novan intereson danke al robotaj ebloj. Lastatempe pluraj misioj estis sukcesaj kaj oni eĉ sukcesis kolekti ŝtonajn specimenojn por plua studado. Sed kial la esplorado de la luno estas tiom interesa? Delonga revo de la homaro estas ekspluati aliajn spacobjektojn por kolekti rimedojn, aŭ eĉ por loĝigi ilin. La luno, plej proksima al nia planedo, estas nature plej studata. Aparte lastatempe ekestis interesiĝo por esplorado de la luntuneloj. Ili reprezentas tre bonan eblon kiel bazon por homa koloniado: la temperaturo estas sufiĉe stabila, kaj la kosma radiado estas barita. La lunaj tuneloj estis tamen neniam esploritaj ĝis nun. Estas (sciencaj) hipotezoj pri iliaj grandeco kaj ecoj. Eŭropa Spac-Agentejo (ESA) aparte interesiĝis pri tiu temo, kaj lanĉis malferman konkurson pri ideoj pri tio kiel esplori la lunajn tunelojn. La sistemo proponita de internacia konsorcio en kiu la preleganto aktive partoprenis estos prezentita. Tiu solvo estis antaŭnelonge deklarita kiel la venkanta propono far ESA, kaj pli detala inĝenier-dezajna studado kunlabore kun spertuloj de ESA estas nun ĉe la fina stadio. La robotika sistemo baziĝas je globa strukturo, anstataŭ uzi radojn aŭ krurojn. Estas du ĉefaj avantaĝoj por tia solvo: de unu flanko la tuta sistemo estas ene de la ekstera “ŝelo”. Unu el la problemoj ĉe la luno estas tre danĝera polvo, kaj ĉiu ekstera konektaĵo alportas riskojn je paneo. La dua avantaĝo estas ĉe la moviĝeblo de la sistemo en nestrukturita medio. Novigaj kameraoj kaj laser-sensoroj helpas kolekti informojn pri la ĉirkaŭa medio, krei tridimensian mapon, kaj provizi bazon por inteligentaj decidoj de la roboto. Dum la studo estas formale nur dezajna, ankaŭ simplaj prototipoj konstruitaj por pruvi la dezajnajn elektojn estos prezentitaj.