[194] TV Esperanto 13 http://www.itvc.pl/?link:szczegoly_klipu,id:1036Laŭ la tradicia diro, „13” devas esti malfeliĉa nombro: kaj tio tuŝis ankaŭ nian televidon :) Niaj aparatoj ribelis, kaj tial la 13-a parto de nia televido estas spektebla iom pli malfrue. Pardonu! En ĝi vi vidos du diversajn urbojn: Unue, ni gastis en Tykocin (Tyktin, Tikotin), tre malnova podlaĥia urbeto kun bele konservita domaro, kie okazis tradicia, juda festo de kabanoj – Sukot. Ni vizitis ankaŭ hebrean preĝejon kaj ekspozicion pri judaj grafikaĵoj. La dua parto temas pri 100-jariĝo de la Esperanto-movado en pola ĉefurbo Varsovio, kiun ni iom hazarde partoprenis. La heredaĵo de la pioniroj vivas, kaj ni esperu, ke Esperanto varsovia kreskos.