[*]  
 
[T]Hejmo [Z]ZamTV [I]Infanoj [M]Muzaiko [R]E-Radio [♫]Vinilkosmo [←]Antaŭa [→]Sekva [h]Hazarda [Q]Serĉi [?]Pri   #ETV242    Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj - Artikoloj 1 kaj 2
 

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj - Artikoloj 1 kaj 2


https://www.youtube.com/watch?v=WOwikOjFiWY

Legita de Aaron (Arono) Chapman
Artikolo 1
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Artikolo 2
Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.