[*]  
 
[T]Hejmo [Z]ZamTV [I]Infanoj [M]Muzaiko [R]E-Radio [♫]Vinilkosmo [←]Antaŭa [→]Sekva [h]Hazarda [Q]Serĉi [?]Pri   #ETV267    TV Esperanto 15
 

TV Esperanto 15


http://www.itvc.pl/?link:szczegoly_klipu,id:1039

En la 15-a eldono de la televido ni daŭrigas la turisman programon laŭ la lokoj, kiujn vi havos eblecon viziti dum la venontjara UK. Ĉi-foje ni iris laŭ la trako de tataroj vivantaj en orienta Pollando. En vilaĝeto Kruszyniany ĉe belorusa limo vivas tiu islama gento havanta sian preĝejon kaj bienon. Vi povos ĉi tie resti, gustumi lokajn pladojn kaj ekkoni tatarajn kulturon, vivon kaj kutimojn.
En Bjalistoko okazis la festo de la 11-a de novembro – la nacia festo de Pollando por memorigi jam la 90-an datrevenon de la regajno de sendependeco. Al la monumento de marŝalo Piłsudski kaj armea pikniko venis sufiĉe granda nombro de loĝantoj de Bjalistoko.