Filmeto Mia unua kiso


https://www.youtube.com/watch?v=ZQanFgA8OAM

Filmita en Australio. Stanislao provas retrovi la junulinon kiun li kisis kiam li estis 13 jara. Tio ĉi estas mia unua provo krei filmon uzante aktorojn. Do bonvolu ne kompari ĝin kun profesiaj filmoj. Mi scias ke la sono ne estas tre bona, ke la lumo ne estas tre bona, ke la aktoroj foje misprononcas vortojn, ktp. La filmo estis filmita inter programeroj dum 5 taga somertendaro en januaro 2011. La aktoroj, kiuj estas "normalaj" esperantistoj, tute ne spertis pri aktorado. Ili havis preskau nenian tempon por lerni la tekston. Ĉar la aktoroj haveblis nur dum la somertendaro mi ne havis tempon por peti ke ili ripetu la tekston ĝis kiam ili kapablas vere bone elparoli ĉiujn vortojn. Tamen mi esperas ke vi eble ĝuos spekti tiun mian unuan provon. Bonvolu lasi komentojn. La filmo estas mallongigita adapto de la rakonto "Panjo kaj morto" originale verkita en Esperanto de Etel Zavadlav kaj eldonita en la revuo Femina.