La unua Tajvana filmo kun Esperanto subtitoloj-E.SHA Epoko


https://www.youtube.com/watch?v=CqLed_pL_q8

Kiu diras, ke nur Moulin Rouge havas muzikalojn? Kiu diras, ke nur Broadway havas muzikalojn? Muzikaloj estiĝis laŭmodaj en Tajvano dum kvindek jaroj kaj montris tiom da ĉarmo kiom Tajvana opero en la distra komerco. En la muzika historio de Tajvano, E. SHA Kant- kaj Dancgrupo, konata kiel la Takarazuka Revuo en Tajvano, estis en la spoto dum dudek kvar jaroj pro sia kreiva kaj eleganta stilo. Estante la plej granda muzika teatro kun la plej longa historio, E SHA ne nur altiris grandan aron da fervoruloj ĉirkaŭ la insulo, sed ankaŭ vojaĝis al Honkongo, Singapuro, kaj Malajzio, kaj gajnis famon en la Oriento. Tio finiĝis en 1984 dum teatroj ekplimalgrandiĝis kaj la direktoro kaj sceneja koregrafo mortis. Post dudek kvin jaroj, la foje fama E.SHA steluloj ekreproduktis siajn prezentojn kun grupo da junaj studantoj. Dum la maljuna generacio renkontas la junan, kian imagon havus ĉi tiuj junulinoj je aĝo simila al tiu de la E.SHA steluloj antaŭe? Kaj kiel vidus la juna generacio la reaperon de la historio?
http://katalogo.uea.org