Team - Rakonta Silentado


https://www.youtube.com/watch?v=zRgk0YnSdDc

Kanzono en Esperanto de la muzikgrupo Team, kiu dum la 1980-aj jaroj, estis la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio. En 1989, 1990 kaj 1991, ili gajnis la konkurson "Zlatý slávik" (Esperante: "Ora Najtingalo"). En 1991, la kantisto de la grupo, Pavol Habera, gajnis la saman premion en la kategorio "kantisto", superante i. a. Karel Gott-on. En 1989, Team' eldonis la albumon "En Esperanto" (resp. "Ora Team'", la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček (Vikipedio).

(Por pli da muziko, abonu al Vinilkosmo)