Georgo Handzlik - Foka familio


https://www.youtube.com/watch?v=pfxI37BajMI

Georgo Handzlik prezentas la amuzan kanton "Foka familio", komplice kun la publiko, kadre de la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala (Madrido, 2011). Lian prezentadon oni povis spekti en la tuta mondo danke al rekta elsendo farita pere de la Interreto. La originala titolo de la kanto estas Lachtani. Ĝin komponis Jaromir Nohavica, kaj la traduko estas de Georgo Handzlik.