6a ordinara dimanĉo


https://www.youtube.com/watch?v=AqkbhV2Bk9M

Video Evangelio: 6a ORDINARA DIMANĈO (B). En tiu tempo venis al Jesuo leprulo,  kiu genuiĝis antaŭ Li, petante helpon. Li petegis: „Se Vi volas, Vi povas min purigi." Tiam kortuŝite, Jesuo etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: „Jes, Mi volas: resaniĝu!" Tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis sana. Poste, severe avertinte lin, Jesuo tuj forsendis lin, dirante: „Zorgu, ke pri tio, kio okazis al vi, vi nenion diru al iu; sed iru, montru vin al la pastro,  kaj oferu tion, kion Moseo ordonis,  por atesto al ĉiuj de via puriĝo." Li eliris, sed tuj komencis rakonti kaj disfamigi la okazintaĵon,  tiel ke Jesuo ne plu povis malkaŝe eniri en urbon. Pro tio Li restis ekstere en dezertaj lokoj;  sed el ĉiu regiono oni venadis al Li