[*]  
 
[T]Hejmo [Z]ZamTV [I]Infanoj [M]Muzaiko [R]E-Radio [♫]Vinilkosmo [←]Antaŭa [→]Sekva [h]Hazarda [Q]Serĉi [?]Pri   #ETV77    TV Esperanto 7
 

TV Esperanto 7


http://www.itvc.pl/?link:szczegoly_klipu,id:1013

La sepa parto de nia televido. Ĉi-foje ni forlasos Bjalistokon kaj vizitos la urbeton Supraśl. En tiu vizitinda loko ni vidos grandiozan, defendan monaĥejon, centron de la urbo kaj palacojn. Krome vi spektos la jenajn interesaĵojn: 1 en la 93-a UK en Roterdamo viziton ĉe la roterdama vicurbestrino, kiu parolas esperante, 2 saluton de Probal Daŝgupta, la prezidanto de UEA, 3 filmon pri la lasta aranĝo KEF(et)o en Danujo, kiun sendis al ni Kimo de la grupo Hotelo Desperado. Intertempe kontrolu nian paĝaron, ĉar ni publikigos la reklamfilmon pri Bjalistoko kaj pli longan raporton pri la kongreso en Roterdamo. Kaj post du semajnoj, en la 8-a parto – ni prezentos al vi, kie oni povas mendi bieron aŭ kafon en Esperanto!