Mi memoras - Paŭlo Moĵajev


https://www.youtube.com/watch?v=BCZ0bRn1QHc

Paŭlo Moĵajev "desegnas" per sia voĉo la naivan senton de infano, en filmo, kies bildoj elvokas la etoson de certaj komiksoj. La kanto "Mi memoras" estis komponita de Jaap Duijs kaj Nanne Kalman, kaj ĝi aperis unuafoje en la unua disko de Kajto. La film-registraĵo, sur kiu baziĝas la nuna filmo, estis farita de Aleksej Nikolajeviĉ Ogurcov, en la kadro de lingva festivalo okazinta en Moskvo. Liven Dek faris la bit-traktadon de la bildoj. La filmon kun la tuta koncerto de Paŭlo Moĵajev oni povas spekti ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=dpDQxIYP4Z4

(Por pli da muziko, abonu al Vinilkosmo)