Rokenrol'


https://www.youtube.com/watch?v=3j00BwcXyRc

Rokenrol' En ĉiu domo kaj strato kaj oficejo kaj skol' En ĉiu angulo de la metropol' Movas de la pied' tra la maleol' Ĝis atingas la koron la rokenrol' La takto de la tambur' estas la unua tavol' Sekvas la gitar', la kordoj grimpas la kol' Fine venas la kantist' kun troiga elparol' Kaj entute estas rokenrol'. Mia la vivo estas rakonto sen titol' Mi manĝas nutraĵon de ladskatol' Mi portas ĉemizon el simpla tol' Sed mi estas kontenta pro rokenrol'. Mi povas vivi sen simbol' Kaj mi povas vivi sen idol' Kaj mi ne povas vivi sen vol' Kaj mi ne povas vivi sen rokenrol'

(Por pli da muziko, abonu al Vinilkosmo)