Kiu kontrolas la registarojn de la mondo?


https://www.youtube.com/watch?v=hNt8kEWTm3Y

Kiu kontrolas la registarojn de la mondo? Prelego de MÁRKUS Gábor en la Internacia Kongresa Universitato de la 97-a UK en Hanojo la 3-an de augusto 2012. En socioj de la 21-a jarcento registaroj organizas kaj kontrolas la ekonomian, socian kaj kulturan vivon en diversaj landoj de la mondo, sed ne estas konate al ĉiu, kiuj kontrolas la registarojn. Laŭ la principo de Montesquieu en demokratiaj sociaj sistemoj la parlamenta, la registara kaj la kortuma potencoj devas esti dividitaj kaj forta ŝtata institucio havu rajton efike kontroli la registarojn kaj aŭditori, kiel ili elspezas monon el la nacia buĝeto. Nuntempe tri sistemoj estas uzataj en la mondo. 1. Laŭ la mediterana modelo specialaj kortumoj havas tiun funkcion, ekz. "Tribunal de Contas" en Portugalio, aŭ "Cour des Comptes" en Francujo, ktp. 2. Laŭ la skandinavia modelo registaraj oficejoj plenumas tiun taskon, ekz. "Riksrevisionen" en Danlando aŭ "Riksrevisionsverket" en Svedio. Tiutipa organizo estas ankaŭ la vjetnama Ŝtata Aŭdita Oficejo. 3. Laŭ la tria modelo parlamentaj oficejoj havas tiun funkcion, ekz. "National Audit Office" (Nacia Aŭditora Oficejo) en Britio, aŭ "Állami Számvevőszék" (Ŝtata Aŭditora Oficejo) en Hungario. Komence de la prelego oni traktos la temon, kiel kaj kiam aperis tiu funkcio, kaj trarigardos: kiuj institucioj havis tiun taskon en diversaj landoj. Poste oni diskutos la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de la diversaj kontrolaj kaj aŭditoraj modeloj. Poste oni analizos la metodojn, kiuj ebligas efike kontroli la agadojn de la registaraj oficejoj, kaj fine oni fokusiĝos al la proponoj de INTOSAI (Internacia Organizo de Superaj Aŭditoraj Institucioj, angle "International Organization of Supreme Audit Institutions") celantaj pli efikan bataladon kontraŭ la koruptado helpe al pli rapida ekonomia evoluo de la mondo.