Antaŭfilmo Somero de Sigrid
https://vimeo.com/604787138La filmo rakontas pri 8-jaraĝa knabino Sigrid, kiu vivas kun siaj gepatroj en Alandaj Insuloj de Finnlando. Kun sia patrino ŝi vojaĝas al Svedio, kie partoprenas la internacian kurson de Esperanto-kulturo. La knabino facile komunikas kun homoj el diversaj landoj, inter tiuj Danio, Svedio, Belgio, Germanio, Pollando, Rusio, Kazaĥio kaj Sirio. En la filmo geedza paro, festanta 27 jarojn da geedzeco, rakontas la historion de ilia amo. Kiam ili renkontis dum la esperanto-aranĝo, Eddy vivis en Belgio, kaj Ella en Pollando. Muzikas en la filmo Kimo, Ĵomart kaj Nataŝa.