Nia Hejmo


https://vimeo.com/612070653

Nia Hejmo estas filmo farita surbaze de samnoma libro, unuafoje eldonita de Brazila Spiritisma Federacio en la jaro 1944-a. Ghin diktis la spirito Andreo Ludoviko (André Luiz) al la mediumo Chico Xavier. La iama membro de Akademio de Esperanto Porto Carreiro Neto tradukis la tekston en la Internacian Lingvon. La filmo/libro rakontas la travivajhojn de Andreo Ludoviko, post sia elkarnigho, en la spirita mondo. Eble la chefa trajto de tiu verko estas provi elmontri, ke chiu ago en la materia vivo havus nepran konsekvencon en la transtombo. Nia Hejmo altiris milionojn da spektantoj en la kinejojn tra la tuta brazila teritorio. Tial ghi farighis unu el la plej spektitaj filmoj en tiu lando. La esperantan tradukon faris Pedro Cavalheiro http://filmoj.net/nia-hejmo-intervjuo/