Pri la originala romano en Esperanto "Mi stelojn jungis al revado"


https://www.youtube.com/watch?v=0lAVMIG1LAM.be

Anna Striganova recenzas la originalan romanon en Esperanto "Mi stelojn jungis al revado" de Mikaelo Bronŝtejn, eldonitan ĉe eldonejo "Impeto" en 2016. Mikaelo Bronŝtejn en la romano pentras la eventoriĉan epokon dudek jarojn longan inter 1918 kaj 1938. Dum tiuj jaroj estis kreita kaj evoluinta Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), la plej agema kaj la plej multenombra landa asocio de esperantistoj. Verece kaj konvinke la romano prezentas la sortojn de ordinaraj esperantistoj kaj de SEU-gvidantoj, tragike pereintaj aŭ ekzilitaj en la koncentrejoj dum la stalinaj reprezalioj. Pliaj informoj: http://impeto.trovu.com/prozo/stelojn