Jaques Yvart - Korto Malteze


https://www.youtube.com/watch?v=L7jo4_JX-KU

Invito por vojaĝo Jacques YVART - Francio Por sia 26a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton. Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens"(VKKD19) datumis jam de 1998 !! Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojaĝadon. Oni tiel trovas do kaj kanzonojn de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash (Diamantoj), de Georges Moustaki (Mia liber'), de Georges Brassens (La ĉevaleto) kaj liajn proprajn elektitajn komponaĵojn el la plej bele adaptitaj en Esperanton: (En la valo de l' rozoj, Oe, oe en la sxipo!, Magelanoj de l'Universo, ktp.....), krome menciendas kelkaj poemoj enmuzikigitajn de li, ekz. 'La invito por vojaĝo' de Charles Baudelaire, kiu donas eĉ la titolon al la albumo. La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Jxak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj. La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al ĉiu kanzono la ĝustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe/Vinilkosmo fare de Triboulet. Krom la 14 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l' ĉerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaŭ videosesion realigitan dum la registrado en la studio.

(Por pli da muziko, abonu al Vinilkosmo)