La Kalifornia golfo - Esperanto


https://www.youtube.com/watch?v=z20bTJKVrBw

La Kalifornia Golfo situas inter la meksika ĉeftero kaj la duoninsulo "Baja California". Ĝia hispana nomo estas "Mar de Cortés" (esperante: Maro de Korteso), laŭ la hispana konkeristo "Hernán Cortés". Ankaŭ aliaj lingvoj nomas ĝin tiel. Ĝia tuta bordaro apartenas al Meksiko. Ĉe ĝia norda ekstremo iam enfluis rivero Kolorado, sed ĝi sekiĝis pro troa homa uzado de sia akvo. En la golfo troviĝas kelkaj insuloj, la plej grandaj estas "Ángel de la Guarda" (esperante: garda anĝelo) kaj "Tiburón" (esperante: ŝarko).