Prof. Reinhard Selten


https://www.youtube.com/watch?v=J13uiSdYceo

Prof. Reinhard Selten – Nobelpremiito por ekonomio 1994 intervjuata de Rainer Kurz. Ni troviĝas en Bonn, universitata urbo en Germanio. Sur la kampo de ekonomio la universitato de Bonn estas inter la gvidaj altlernejoj en Germanio. Ĉirkaŭ 1900 el inter la entute 37000 studentoj studas ĉe la fakultato de ekonomiaj sciencoj. La bonan reputacion tiu fakultato akiris danke al siaj ekonomiaj sciencistoj kiel Krelle, Hildenbrand kaj certe ankaŭ Reinhard Selten. Ĉi-tie Profesoro Selten kreis kaj plukonstruis la laboratorion de eksperimenta ekonomiko. Daŭre li estas ties aktiva kaj inovativa direktoro. Volontuloj ĉi-tie partoprenas decidludojn ĉe la komputilo. Ju pli sukcesaj la partoprenantoj, des pli da mono ili povas gajni. Per tiu maniero la laboratorio de eksperimenta ekonomiko plibonigas nian komprenon de la individua ago en ekonomiaj situacioj. Profesoro Selten estas Nobelpremiito por ekonomio, la unua kaj ĝis nun la sola en Germanio. Li ricevis la premion en 1994 kune kun la usonanoj John Harsanyi kaj John Nash. La Nobelkomitato tiel honorigis la pionirajn esplorojn sur la kampo de la ludo-teorio de Reinhard Selten. Ni vizitis profesoron Selten en lia domo en Königswinter ĉe Bonn por paroli pri liaj fakaj kontribuoj, pri la Nobelpremio, pri lia kariero kaj ankaŭ pri liaj privataj interesoj, precipe liaj esperanto-aktivadoj.