Lecionoj de Esperanto en Lernejo de LBV en Rio


https://www.youtube.com/watch?v=9BYOcF42zWs

En la Eduka Centro de LBV, en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro, Esperanto estas lernobjekto kadre de la lerneja programo de necesbezonantaj infanoj helpataj de la Institucio. Entuziasme ili strebas lerni ĝin, ĉar ili rekonas ĝian gravecon. La infankuracisto d-ro Elmir dos Santos gvidas la lecionojn. De naŭ jaroj volontulo en la Institucio, la esperantisto parolis pri la okazo instrui al la infanoj. En Rio-de-Ĵanejro, la Eduka Centro José de Paiva Netto, de Legio de Bona Volo, situas ĉe Av. Dom Hélder Câmara, 3.059 — Del Castilho, Brazilo. Legu plu en la Portalo Bona Volo: www.bonavolo.com