Aĉeti, foĵeti, aĉeti


http://www.amara.org/en/videos/kJvC8pVSwXiv/eo/620499/

Aĉeti, forĵeti, aĉeti" estas dokumenta filmo de Dannoritzer Cosima pri paneiga programado, tio estas intence redukti la vivo varan por plialtigi la konsumon. Cosima volis esplori kaj disigi la faktojn disde la fikcio de diversaj urbaj legendoj kiujn ŝi aŭdis kiel: la eterna lum-ampolo, aŭtoj sen benzino... kie la rakonto ĉiam finis per konspiro: la malapero de la inventinto aŭ de la aparato. La filmo estas kunlabora produktaĵo de Article Z (Francio) kaj Media 3.14 (Barcelono), kunfinancita de pluraj kanaloj: Arte (Francio), TVE kaj kataluna televido. Ĝi estis filmita en Hispanio, Francio, Germanio, Usono kaj Ganao (afrika lando kiu iĝis la rubejego de 'elektronika rubo' okcidenta). Aĉeti, Forĵeti, Aĉeti vojaĝas tra la historio de negoca praktiko kiu engaĝas la intencan redukton de la vivo vara por plialtigi la konsumon ĉar, tiel kiel jam eldonis en 1928 influa usona revuo pri reklamado: "varo ne elĉerpebla estas tragedio por negocoj. " La dokumenta filmo estas la rezulto de tri jaroj de esplorado, ĝi uzas preskaŭ nekonatajn bildojn. Ĝi donas pruvojn dokumentajn kaj montras la katastrofajn rezultojn naturmediajn kiuj estiĝas el ĉi tiu praktiko. Ĝi ankaŭ prezentas plurajn ekzemplojn de la spirito de rezistado kreskanta inter konsumantoj kaj inkluzivas la analizon kaj la opinion de ekonomikistoj, dezajnistoj kaj intelektuloj kiuj proponas alternativajn manierojn por savi la ekonomion kaj naturmedion. Cosima Dannoritzer kinisto kaj skriptisto estas germanino kiu laboris por televido en Germanio, Britio kaj Hispanio. Ŝi direktis dokumentajn filmojn kiel "Se povus paroli rubo" portreto de Barcelono tra ĝiaj rubujoj.