Kvinoo - internacia jaro 2013


https://www.youtube.com/watch?v=ICAx9wtTmEs

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj decidis en 2011 laŭ propono de Bolivio, ke la jaro 2013 estu la "Internacia Jaro de Kvinoo". Estas la celo direkti la atenton de la mondo al la nutraj, ekonomiaj, ekologiaj kaj kulturaj valoroj de kvinoo, semo kiu unue estas kultivita kiel nutraĵo en la sudamerika montaro Andoj, precipe en Peruo, Bolivio kaj Ekvadoro. La ĉefa kialo por elekti la jaron 2013, kiel jaro de kvinoo estas pligrandigi la tutmondan konscion, kiamaniere kvinoo povas kontribui al nutrado, plibonigi nutraĵan sekurecon kaj helpi al la elimino de malriĉeco en la tuta mondo. La slogano por la jaro estas "estonteco plantita antaŭ miloj da jaroj" agnoskas la kontribuon de la indiĝenaj popoloj de la Andoj kiel gardistoj de la nutraj kaj biologie diversaj semoj. http://eo.wikipedia.org/wiki/Kvinoo