Kio estas Esperanto-TV.com?

Esperanto-TV.com estas nenio pli ol harmonia kunigo de televidaj kaj radiaj kanoloj en Esperanto tra la mondo, cele al unuiĝinta simpla bela interfaco por helpi al la trovebleco kaj disvastigo de la kanaloj mem (kaj aldone la disvastigo de Esperanto). Esperanto-TV certe ne volas anstataŭigi la aliajn televidostaciojn ak radiostaciojn sed male volas helpi ke oni trovu la diversajn elsendojn tra la reto! Subtenu la verkantojn, rekte vizitante la hejmpaĝojn - do notindas ke por rekta aliro, premu alirklavo-O. Esperanto-TV.com respektas la aŭtorrajtojn.

Vi povas diskuti pri Esperanto en televido, pri iloj, pri novaj videoj en la forumo http://esperanto.com/node/458/og/forum/86 aŭ kontaktu la retestron rekte iam ajn, esperanto.tv ĉe googlemail.com Ni bonkore atendas viajn komentojn.

Kiom ofte oni ĝisdatigas la retejon?

La ofteco dependas la kanalojn/video-kreantojn mem, kaj vi povas sekvi ETV en Twitter je
http://twitter.com/Esperanto_TV.

Kiel aldoni/forviŝi videon/kanalon/RSS?

Por aldoni/forviŝi videon, kontaktu la hejmpaĝon de la kanalo mem. Por ETV, vidu sube.

Kiel aldoni/forviŝi kanalon? Nu, prefere aldonu viajn videojn al unu el la jamaj kanaloj, sed (ĉar ne bonas ke estu multaj kanaloj kaj malmultaj videoj) se vi estas vere energia kaj talenta kaj kreas propran kanalon kun novaj videoj, kontaktu nin kun informoj. Sur la hejmopaĝo de Esperanto-TV aperas nur la plej aktivaj kanaloj. Televidaj kanaloj sen nova filmeto dum 2 monatoj, kaj radiaj kanaloj sen nova filmeto dum 1 monato, povas esti forviŝitaj de la ĉefa listo. Se iu retestro volas sian kanalon forviŝita, espereble rara deziro, bonvole petu al ni.

Kiel aldoni videon?

Unue kreu vian videon (aŭ aldonu subtekstojn al jama video) kaj alŝutu ĝin (prefere kun etikedoj "Esperanto" kaj "esperanto-tv") al youtube/vimeo/farbskatol/ktp. Poste, bonvole kontaktu iun kanalon mem por krei ligon aŭ simple:



Kiel forviŝi videon?

ETV respektas la aŭtorrajtojn. ETV ne toleras neleĝajn enhavojn.





Poŝtelefona Esperanto-TV?

Tro lanta kaj tro kosta por la plej multaj spektantoj, sed eksperimente jen kelkaj poŝtelefonaj videoj http://esperanto-tv.com/m.

Depende de via poŝtelefono kaj reto, la kvalito kaj konektaj kostoj varias. Sin gardu, poŝtelefona video estas multe pli kosta ol komputila video, do nur uzu se vi povas toleri tion! Ne indas subtekstoj, ili tro etus. Por videoj la ekrano povas esti nur 320x240.

Subtekstigitaj DVD-oj?

  1. Akiru (senpagan) subtekstan (.srt) dosieron el filmoj.net
  2. Enmetu vian DVD kaj startu ekzemple la senpagan VLC legilon
  3. En la VLC 1.0 legilo, plenigu iloj>opcioj>ĉiuj>video>subtekstoj>dosieron(la .srt)
  4. Ludu (reg-D)

Televido

Esperanto.tv estis la unua revo, kiu ne realiĝis, kaj iom poste ekaperis klopodo al Internacia Televido (internacia.tv) por esti la unua funkcianta interreta televidkanalo, celante montri diversajn esperantlingvajn programojn. Internacia.tv komencis elsendi julie 2005, sed pro financaj problemoj ĉesis la venonta jaro. Ekde aprilo 2006 Farbskatol' elsendis Esperantan televidon en formato de vidblogo (listo de filmetoj). En 2008, esperanto-tv.com aperis kiel kolektaro de televid-kanaloj de la divers-lokaj novaj stacioj.

Dankon al YouTube, Google, Farbskatol, ktp, kaj dankegon al ĉiuj video-kreantoj!