Esperanto-TV.com estas nenio pli ol harmonia kunigo de Esperantaj televidaj kanoloj tra la mondo, cele al unuiĝinta simpla bela interfaco por helpi al la trovebleco kaj disvastigo de la kanaloj mem (kaj aldone la disvastigo de Esperanto). Esperanto-TV certe ne volas anstataŭigi la aliajn televidostaciojn sed male volas helpi ke oni trovu la diversajn kanalojn tra la reto! Poste vi la kanalon rekte vizitu kaj subtenu (ekzemple klakante interesajn reklamojn). Notindas ke por rekta aliro, klaku
. Vi povas kontakti nin iam ajn, kaj ni bonkore atendas viajn komentojn. Amike salutas vin, Aaron (Nord-Irlando, Aaron4 ĉe lingvo.org).
Bonvole kontaktu la stacion mem, ekzemple por ETV7 komentu en ETV7. Ĝenerale, por kanalo 7 estu mallonga video en Esperanto ĉe YouTube, por kanalo 5 estu alilingva video subtekstigita en Esperanto, por kanalo 8 estu ne mallonga video/filmo ĉe ekzemple Google Video aŭ Dot Sub.
Peti la stacion mem.
Prefere aldonu viajn videojn al unu el la jamaj kanaloj, sed (ĉar ne bonas ke estu multaj kanaloj kaj malmultaj videoj) se vi estas vere energia kaj talenta kaj kreas propran kanalon kun novaj videoj, kontaktu nin ĉe nia diskuta listo kun informoj.
Espereble rara deziro! Peti ĉe nia diskuta listo kun klarigo.
Tio dependas la kanalojn mem. La komputila programo de Esperanto-TV aŭtomate elektas el inter la plej freŝaj kanaloj por esti sia hejmpaĝo, kaj la freŝecoj estas aŭtomate kalkulataj ĉiutage. Vi povas sekvi nin en Twitter je http://twitter.com/esperanto_tv.
Tro lanta kaj tro kosta por la plej multaj spektantoj, sed eksperimente jen kelkaj poŝtelefonaj videoj.
Depende de via poŝtelefono kaj reto, la kvalito kaj konektaj kostoj varias. Sin gardu, poŝtelefona video estas multe pli kosta ol komputila video, do nur uzu se vi povas toleri tion!