Esperanto.tv estis la unua revo, kiu neniam realiĝis, kaj iom poste ekaperis klopodo al Internacia Televido (internacia.tv) por esti la unua funkcianta interreta televidkanalo, celante montri diversajn esperantlingvajn programojn. Internacia.tv komencis elsendi julie 2005, sed pro financaj problemoj ĉesis la venonta jaro. Ekde aprilo 2006 Farbskatol' elsendis Esperantan televidon en formato de vidblogo (listo de filmetoj). En 2008, esperanto-tv.com aperis kiel kolektaro de televid-kanaloj de la divers-lokaj novaj stacioj.
Dankon al YouTube kaj Google, kaj al ĉiuj video-kreantoj!
La Esperanto-Radio Arkivo estas listo kaj kolektaro de son-dosieroj en MP3 formato. Iuj programoj ne estas ofte ĝisdatigitaj.
La plej utilaj aliaj ligoj rilate al televido en Esperanto. Sciigu al ni eventuale pri aliaj.